🖥 La 11-a ILEI-Forumo: pri la aprobita Laborplano
16:30 - 18:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Ĉi-forume ni traktos Grupon 5 de la Laborplano, kiu rilatas esence al informado al la ekstera publiko kaj instruado de Esperanto.

Internacia

Karaj membroj kaj nemembroj de ILEI,
 
Laŭ decido de la ILEI-estraro la 14-an de aprilo, ekde la 16:30 ĝis la 18:00 UTC okazos la unua Forumo de ILEI pri la aprobita Laborplano. Temas pri la punktoj de la Grupo 5 de la Laborplano, kiu rilatas esence al informado al la ekstera publiko kaj instruado de Esperanto. Ĉar tiuj punktoj nepre postulas la partoprenon de la membroj kaj nemembroj de ILEI, vi estas petataj partopreni la Forumon.
Jen la Zoom-ligilo de la forumo:
https://us02web.zoom.us/j/84640151378
Nur se demandite:
Kunven-identigilo (Meeting ID): 846 4015 1378
Pasvorto (Passcode): la nomo de nia kara kaj komuna lingvo per minuskloj

Ĉar la temoj estas multaj kaj la tempo limigita (1 horo longigebla al 1 horo kaj duono) prefere neniu parolu pli ol ĉ. 5 minutoj, por doni tempon al demandoj kaj komentoj de ĉiuj ĉeestantoj. Aliflanke, viaj kontribuoj estos tre bezonataj por motivi la estraron labori tiukampe.
Vi komprenas, ke la estraro sen vi ne povas atingi ion.
Jen la punktoj de la temaro de la Grupo 5 de la Laborplano:
 
Grupo 5
17) “Unu leciono pri Esperanto por ĉiu lernejano en la tuta mondo”: plenumigi almenaŭ 10 realigojn de la leciono por neesperantista klaso (niaj membroj)
18) “Esperanto-kursaro Tibor Sekelj rete": starigi kursojn en almenaŭ 5 landoj/lingvoj, en kiuj nun ne okazas retaj kursoj de iu ajn tipo (Ahmad kaj Renato)
19) Instruado en publikaj lernejoj: realigi la iniciaton "30 Oraj Horoj" en Italio kaj bone dokumenti ĝin per libro, videoj, intervjuoj kaj artikoloj por faciligi imitadon (Laura, Bruĉjo, Alessandra)
20) Instruado en publikaj lernejoj: realigi iniciatojn similajn al la "30 Oraj Horoj" en almenaŭ tri landoj krom Italujo (niaj membroj)
30) Prezenti Esperanton al almenaŭ 3 NROj, precipe pri paco, ter-savado, lingvaj rajtoj kaj minoritatoj (Ahmad, Max Garcia, Didier Janot)
31) Batali kontraŭ analfabeteco per instruado de Esperanto almenaŭ en unu lando (Ahmad)
35) Sendado de lernolibroj al Afriko (Renato, Karine)
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

ilei.info
mamduhi(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

User profile pictureDidierJanot


User profile pictureRoland Rotsaert

kaj pli...

Administranto