🖥 UNESKO-Kuriero: por la LEGANTOJ: Klerigado: Ĉu ankoraŭ en serĉo de utopio?
16:00 - 17:00
UTC (Universala Tempo)
Elekti horzonon
Kursanoj pristudos artikolojn el Unesko-Kuriero kaj parolos pri ili dum la kurso

Kurso

Unesko-Kuriero – La Kurso

Reta kurso por legantoj de la Kuriero kadre de la Projekto Tibor Sekelj kun Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI).

Dum la kurso ni prezentos kaj priparolos plurajn, interesajn artikolojn de la UNESKO-Kuriero, 2018 - 1 Klerigado: ĉu ankoraŭ en serĉo de utopio?  (Elŝutu ĉi tie: Revuo UNESKO-Kuriero, 2018 - 1)  Foto de la kovrilo kaj enhavo sube.

La celo de ĉi tiu kurso estas paroli pri la ENHAVO de Unesko-Kuriero.  Via nivelo  de Esperanto povas esti la ekvivalento de B1, B2, C1, C2.

Se vi volas prezenti dum 5-7 minutoj unu artikolon de UNESKO-Kuriero, en majo, ni priparolos la numeron 2023-4 de la Kuriero, kies temo estas Edukado.  Vi povas elekti artikolon nun.  Bonvolu sendi mesaĝon kun la nomo de la artikolo kiun vi volas priparoli al Dennis Keefe:  esperanto.kurso.valencio@gmail.com. 

Se vi volas nur ĉeesti niajn lecionojn vi estas bonvena.  Vi povas, post la individuaj prezentoj, starigi demandojn al la preleganto, fari komentojn rilate la temon de la prelego.

Ni kunvenos ĉiumonate en la tria dimanĉo, en la kadro de ILEI kaj ĝia projekto Tibor Sekelj, EToSo.

La parolantoj kaj iliaj elektitaj artikoloj la 21an de junio, 2026:

1)  Artikolo 1:  Ĉu vi?

2)  Artikolo 2:  Ĉu vi?

3)  Artikolo 3: Ĉu vi?

4)  Artikolo 4, Ĉu vi?

Jen la Zoom-ligilo por la sesioj:

https://us02web.zoom.us/j/849 1103 8825
Nur se demandite: Kunven- identigilo: 849 1103 8825  
Pasvorto: la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj.

Amike kaj invite, 

Dennis Keefe
Kursgvidanto
2018 1 kovrilo.png 426 kB

2018 1 enhavo.png 324 kB



Informoj

Ilei.info
esperanto.kurso.valencio(ĉe)gmail.com

Interesiĝantoj

2

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

User profile pictureDennis Keefe


User profile pictureSantiago Camblor Fernández

Administranto