🖥 55 kreaj jaroj - Mikaelo Bronŝtejn prezentas siajn verkojn
14:00 - 16:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Kadre de projekto Esperanto-kursaro Tibor Sekelj (EToSo)*, en la progresiga Esperanto-kurso de Tatjana Loskutova (Rusio), okazos la lasta kunveno (publika), dum kiu Mikaelo Bronŝtejn prezentos siajn verkojn.

Internacia

Mikaelo Bronŝtejn esperantistiĝis en 1962. Li verkis kelkcent poemojn kaj kantojn; haveblas kompaktaj diskoj kaj sonkasedoj kun liaj kantoj. Krome li originale verkis kaj tradukis 23 librojn.

En 2003 li iĝis laŭreato de la literatura premio "Antoni Grabowski" kaj en 2013 de la OSIEK-premio pro “Dek tagoj de kapitano Postnikov”.

En 2021 la Akademio de Esperanto atribuis al lia verko “Mi stelojn jungis al revado” la premion Laŭro de la Akademio.
En 2022 aperis lia romano “Simeono”.


Jen la Zoom-ligilo de la kunveno:
https://us02web.zoom.us/j/89334435267
Nur se demandite:
Kunven-identigilo: 893 3443 5267
Pasvorto: la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj

*Pri EToSo bv. rigardi al: 
https://www.espero.ir/eo/kursaro/

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.ilei.info
mamduhi(ĉe)gmail.com

Administranto