Kurso por progresantoj (Temo 1)
14:00 - 16:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Ni kune lernas diskutante legaĵojn kaj ekzercojn el la libro "Pri kio temas?" de SZILVA Szabolcs.

Kurso

Maison Queneau, Kunvenĉambro 13, 2a etaĝo, 5 impasse des Anciens Hauts-Fourneaux, Zone du Gassion, FR-57100 THIONVILLE.

La kurso okazas vendrede de la 14:00 ĝis la 16:00 dufoje monate.

La kursoaliĝantoj pagas kotizon  (20 €)  al la asocio Esperanto-Thionville.

PRI KIO TEMAS ?

Kial
Ni kunvenos por plibonigi nian Esperanton.

Kio
La studgrupo uzos la libron de SZILVA Szabolcs "Pri kio temas ?" kaj tralaboros ĉiun ĉapitron. Antaŭlegado estas utila sed ne estas postulata.

La unua ĉapitro legeblas interrete senpage ĉe: https://www.lingve.eu/eo/libro-pri-kio-temas/#la-unua-capitro

Kiel
Ni laŭvice voĉlegos la ĉapitron. Ni resumos tion, kio estis skribita en ĉiu alineo. Poste ni laŭvice respondos la demandojn de la ĉapitro. La renkontiĝoj uzos nur Esperanton. Ĉiuj estos atendataj partopreni dum la diskutoj kaj helpata fari tion.

Kiuj
Esperantistoj, kiuj scipovas komforte skribi kaj paroli Esperanton kaj volas plibonigi sian
Esperanton.

Postuloj

Papera kaj reta versio de la libro aĉeteblas ĉe: https://www.lingve.eu/eo/libro-pri-kio-temas.

Transporto:
Grava stacidomo de Thionville 2,5 km piede kaj buse.
Bushaltejo "Gassion" sur la linioj N° 49 "Fluo" Thionville-Hagondange-Metz, kaj N° 60 "Citéline" Thionville (Bel-Air) - Florange - Uckange - Guénange.
Biciklo: preterpasas la lokon laŭ la rivero Mozelo la bicikla vojeto Metz - Treviro - Koblenco