🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg: Estonta rubaĵevito
19:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Kiel redukti, kiel eviti rubaĵamason? Kiel ni agu? Diskutado, spertinterŝanĝo.

Internacia

Ofte ni spertas, ke pli kaj pli amasiĝas rubaĵoj ĉirkaŭ ni kaj la naturo suferas pro la forĵetitaĵoj. Kiel ni povas redukti la kreadon de tro da rubaĵoj, kiel ni agu en la estonto por eviti akumuliĝon de nebezonataĵoj. Trarigardo de la problemo el persona, komunuma kaj ŝtata vidpunktoj. Kio estas la situacio en via urbo, via lando? Certe ankaŭ vi havas opinion pri la temo, eble ankaŭ proponon. Bonvenon al nia diskutrondo!
En ĉiu mardo inter 19:00-21:15 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. Bv. atenti, ke depende de la temo kaj la diskutemo de la partoprenantoj la kunveno povas finiĝi pli frue.
La virtualaj klubkunvenoj realiĝas en kunlaboro kun la regiona plenkreskula edukinstituto (LEB).
La liston de la temoj, prezentadoj en 2023 ni baldaŭ aperigos sur nia hejmpaĝo.
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Horzono: Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
Tempo: marde 19:00-22:00
https://us02web.zoom.us/j/88011804771
Kodo: 18872021
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de

Interesiĝintoj

Administranto