🖥 Paroliga kurso por belgaj esperantistoj (nivelo B2)
10:00 - 11:30 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Paroliga kaj kapabliga kurso per Zoom

LokaKurso

Laŭ iniciato de Jean Annet, la nova prezidanto de la valona asocio Asocio por Esperanto (APE), ekde 2021 regule okazos interreta kurso por progresantoj per Zoom. La ĉefa celgrupo de la nova kurso estas estraranoj de la diversaj asocioj kaj lokaj kluboj, sed ankaŭ aliaj aktivuloj estas tre bonvenaj. Se vi volas partopreni, kontaktu pri tio Yves Nevelsteen.

La kurso senpagas. La sola kondiĉo estas, ke oni devas esti membro de unu el la tri belgaj asocioj: FEL, APE aŭ EBG. Ni alvokas al libervola subtenado de fonduso Instigo-Liberapay. La kurson gvidos Yves Nevelsteen. Se vi interesiĝas, kontaktu lin per retpoŝto.

Lode mallonge instruos pri ita/ata/ota kaj inta/anta/onta.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

yves(ĉe)ikso.net

Interesiĝintoj

Administranto