🖥 UNESKO-Kuriero: por la LEGANTOJ: Edukado en la Epoko de Artefarita Intelekto
16:00 - 17:00
UTC (Universala Tempo)
Elekti horzonon
Kursanoj pristudos artikolojn el Unesko-Kuriero kaj parolos pri ili dum la kurso

Kurso

Unesko-Kuriero – La Kurso

Reta kurso por legantoj de la Kuriero kadre de la Projekto Tibor Sekelj kun Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI).

Dum la kurso ni prezentos kaj priparolos plurajn, interesajn artikolojn de la UNESKO-Kuriero, 2023 - 4. Edukado en la Epoko de Artefarita Intelekto  (Elŝutu ĉi tie: Revuo UNESKO-Kuriero, 2023 - 4)  Foto de la kovrilo kaj enhavo sube.

La celo de ĉi tiu kurso estas paroli pri la ENHAVO de Unesko-Kuriero.  Via nivelo  de Esperanto povas esti la ekvivalento de B1, B2, C1, C2.

Se vi volas prezenti dum 5-7 minutoj unu artikolon de UNESKO-Kuriero, en majo, ni priparolos la numeron 2023-4 de la Kuriero, kies temo estas Edukado.  Vi povas elekti artikolon nun.  Bonvolu sendi mesaĝon kun la nomo de la artikolo kiun vi volas priparoli al Dennis Keefe ĉe esperanto.kurso.valencio@gmail.com. 

Se vi volas nur ĉeesti niajn lecionojn vi estas bonvena.  Vi povas, post la individuaj prezentoj, starigi demandojn al la preleganto, fari komentojn rilate la temon de la prelego.

Ni kunvenos ĉiumonate en la tria dimanĉo, en la kadro de ILEI kaj ĝia projekto Tibor Sekelj, EToSo.  Nun sekvas la listo de Esperantistoj kiuj parolos pri siaj elektitaj artikoloj la 17an de maj, 2026.  Dum la maja kunveno estos anoncita la numero de UNESKO-Kuriero por la sesio de junio.

La parolantoj kaj iliaj elektitaj artikoloj la 17an de majo, 2026:

1)  Artikolo 1:  Klaŭdja Maggi (Italio): “La Sonpejzaĝo de la Naturo”, paĝoj 36-39.  Verkita de Bryan C. Pijanowkski.   El la angla kaj la hispana esperantigis Kim Ribeiro (Brazilo).

2)  Artikolo 2:  Aranka Laslo (Serbio): Stuart J. Russell: “La laboro de la instruistoj povus ŝanĝiĝi, sed ni ĉiam bezonos ilin”, paĝoj 17-19.  Intervjuis: Anuliina Savolainen. El la angla esperantigis Orlando E. Raola (Usono).

3)  Artikolo 3: Ĉu vi?

4)  Artikolo 4, Ĉu vi?

Jen la Zoom-ligilo por la sesioj:

Kunveno-numero: 960 6786 5706
pasvorto: esperanto

Amike kaj invite, 

Dennis Keefe
Kursgvidanto

Captura desde 2026-04-19 12-57-19.png 913 kB

Captura desde 2026-04-19 12-58-29.png 203 kB
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

Ilei.info
esperanto.kurso.valencio(ĉe)gmail.com

Administranto