La 9-a ILEI-Forumo
“Ĉio pri ILEI-Sekcioj”
Ĉiuj estas bonvenaj!
Kun enkondukaj vortoj de prof. Renato Corsetti
Vendredon, la 1-an de aprilo 2022, de la 15:30 ĝis la 16:30 UTC
ILEI-Sekcioj!
Kio ili estas? Kion ili faras?
Ĉu ankaŭ vi dezirus krei ILEI-Sekcion en via lando kaj tiel senpage membriĝi en ILEI kiel sekciestro? En kiuj aliaj manieroj ILEI povas helpi sekciojn kaj sekciestrojn?
Venu por kundiskuti ĉi-prie por pli vigligi ILEI-aktivadon!
· Multaj ne atentas, ke ILEI ne estas nur organizaĵo de "Instruistoj de Esperanto", sed ligo de "Esperantistaj Instruistoj", t.e. instruistoj pri kiu ajn studobjekto.
· Ĉiuj instruistoj, de infanĝardeno al universitato kaj eĉ de nelernejaj kursoj, estas bonvenaj en ILEI, kiel ĉiuj instruemuloj.
Se vi havas ion por diri ĉi-rilate, vi povos kundividi tion; se ne, vi povas komenti kaj/aŭ pridemandi alies opiniojn.
Nur se demandite:
Kunven-Identigilo (Meeting ID): 829 0576 6250
Pasvorto (Passcode): La nomo de nia komuna lingvo per minuskloj
Spektebla vive ankaŭ en la jutuba kanalo de UEA: https://www.youtube.com/UEAviva