Sperta esperantisto el Benino estos nia gasto en Esperanto-Centro Herzberg kaj post la klubkunveno li prelegos por internacia publiko en tiu speciala Bunta Vespero. Germana Esperanto-Asocio organizas lian prelegvojaĝon kaj liaj prelegtemoj estas la sekvaj:
- Esperanto-instruado en Benino
- Afrika kuirarto
- Lernado de afrikaj lingvoj kaj Esperanto
- Organizaĵo 'Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo'
- Historio de la Esperanto-movado en Benino
Eblos aŭskulti lia(j)n prelego(j)n, demandadi lin pri elektita(j) temo(j), babiladi pri kulturaj, interkulturaj interesaĵoj.
Ni lernu unu de la aliaj kaj pasigu kelkajn horojn babilante en agrabla, amika etoso. Bonvenon al nia diskutrondo!
En kelkaj mardo inter 19:00-22:00 ni prezentas variajn temojn kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. Bv. atenti, ke depende de la temo kaj la diskutemo de la partoprenantoj la kunveno povas finiĝi pli frue.
La virtualaj klubkunvenoj realiĝas en kunlaboro kun la regiona plenkreskula edukinstituto (LEB). Jen informcele
la listo de la jam traktitaj temoj, prezentadoj en la unuaj monatoj de 2025 sur nia hejmpaĝo.
Ni planas daŭrigon de niaj Buntaj Vesperoj post somera paŭzo, ekde aŭtuno.