🖥 50a DK (ĉiuDimanĉa Kunveno de IKEF)
12:00 - 14:00
Azio/Ŝanhajo
Elekti horzonon
Regula kunveno por aplikantoj per Esperanto

Internacia

Bonvenon al la 50a Dimanĉa Kunvenon(DK)
Temo: Pri projekto “Kung-Fu-a Kunikleto” (animacio);
Preleganto: s-ro Maximiliano Garcia (s-ro Max el Hispanio);
Dato: dimanĉe, 23 januaro 2022;
Horo: UTC 12:00-14:00 (China 20:00-22:00)
Ligilo: https://meeting.tencent.com/dm/POSmsnxMLrvX
Kunvena kodo: 734-3716-2461 (por la jaroj 2022-2023)
IKEF-estraro
DK ĉiam okazas per VooV (https://voovmeeting.com/) kiu uzeblas senkotize k sen-tempolime por 300 kunvenantoj.
------------------------------------------------
Koncize pri la prelego/prezento: “Kungfua Kunikleto”, fakte “Savu la Planedon kun Kungfua Kunikleto”, estas titolo de animacia filmo. 
La stelulo de tiu animacio estas la Kungfua Kunikleto, blua stelulo kiu luktas por savi la planedon kun siaj geamikoj, uzante saĝajn vortojn eĉ pli ol batalartaj movoj. Ĝiaj malamikoj estas la dezertigado de la Tero, la malapero de abeloj, la fandado de la glacimontoj, la poluiga rubforigo kaj ĝenerale ĉio, kio malebligas al infanoj pli aŭtentan sperton de la naturo. 
Sciencaj fakuloj helpis en la verkado por garantii la pedagogian valoron de la serio. Reĝisoras kaj filmverkas ĝin Miguel Herberg kaj Maximiliano Garcia. La sciencaj konsultantoj estas D-ro Ali Alejo, biologo, kaj Profesoro Hans Juergen Kreuzer, teoria fizikisto. Multaj aliaj helpas la projekton en siaj specifaj fakoj, kiel ekzemple la pentristino Marisol Caldito, kiu kreis la ĉefrolulojn, kaj muzikistoj de internacia nivelo.
Tiu projekto “Savu la Planedon kun Kungfua Kunikleto” aperas en la informilo de UEA por Unuiĝintaj Nacioj verkita de Humphrey Tonkin (novembre 2020).
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

ikef.info
chielismo(ĉe)hotmail.com

Interesiĝintoj

Administranto