🖥 La 12-a ILEI-Forumo: pri la aprobita Laborplano
16:30 - 18:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Ĉi-Forume ni traktos Grupon 3 de la Laborplano, kiu estas pri "ILEI-Kongresoj kaj -kongresaĵoj"

Internacia

Karaj membroj kaj nemembroj de ILEI,
 
Laŭ decido de la ILEI-estraro la 12-an de majo, ekde la 16:30 ĝis la 18:00 UTC okazos la dua Forumo de ILEI pri la aprobita Laborplano. Temas pri la punktoj de la Grupo 3 de la Laborplano, kiu estas pri "ILEI-Kongresoj kaj -kongresaĵoj". Ĉar tiuj punktoj nepre postulas la partoprenon de la membroj kaj nemembroj de ILEI, vi estas petataj partopreni la Forumon.
Jen la Zoom-ligilo de la forumo:
https://us02web.zoom.us/j/84640151378
Nur se demandite:
Kunven-identigilo (Meeting ID): 846 4015 1378
Pasvorto (Passcode): la nomo de nia kara kaj komuna lingvo per minuskloj

Ĉar la temoj estas multaj kaj la tempo limigita (1 horo longigebla al 1 horo kaj duono) prefere neniu parolu pli ol ĉ. 5 minutoj, por doni tempon al demandoj kaj komentoj de plej multaj ĉeestantoj. Aliflanke, viaj kontribuoj estos tre bezonataj por motivi la estraron labori tiukampe.
Vi komprenas, ke la estraro sen vi ne povas atingi ion.
Jen la punktoj de la temaro de la Grupo 3 de la Laborplano, kiuj estos traktataj dum la Forumo:
 
Grupo 3
21) ILEI-kongreso de Linjano 2023 (Laura, Bruĉjo, Fernando, Karine, LKK)

22) ILEI-simpozio de Linjano kun la temo (Fernando)

23) Sekva ILEI-kongreso 2024 (Laura, Karine + aliaj depende de elekteblaj lokoj)

26) Instruista trejnado dum la kongreso ktp. (Radojica kaj Laura)


IKI.jpg 57,8 {0}




Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

ilei.info
mamduhi(ĉe)gmail.com

Administranto