Multaj esperantistoj estas ankaŭ kolektantoj. De la infanaĝo ni verŝajne ĉiuj kolektis aŭ kolektas ion, ĉu por nia ĉiutaga ebla bezono, ĉu por plaĉo, kiel hobio, aŭ kelkaj kolektantoj estas eĉ profesiuloj, kiuj faras tion por gajno de mono, kreo de valora kolektaĵo. Ni rakontu pri niaj kolektaĵoj, ŝatokupoj kaj diskutu pri la utilo, malutilo de tiu agado.
Ni montros ankaŭ specimenojn el la riĉa kolektaĵo de Esperanto-Centro Herzberg.
En ĉiu mardo inter 19:00-21:15 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝangas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto.La liston de la temoj, prezentadoj en 2022 vi trovos sur nia hejmpaĝo.