Aliĝu per ĉi tiu aliĝilo. La venonta Zam-festo okazos la 14-an de decembro kaj estos vera Zam-Kulturtago. Post bonega manĝo ni vizitos la Hospitalon Notre-Dame à la Rose en Lessines. Fondita en 1242, la Hospitalo estas malofta kompleta ekzemplo de aŭtarkia hospitalejo de la Mezepoko.
Programo
- 11h30 komenco
- 12h00 manĝo
- 14h30 - 16h30 vizito kun profesia ĉiĉerono franclingva kaj nederlandlingva
- 17h00 kafo kaj teo
Kotizo kaj aliĝo
La kotizo estas 40 EUR. Ni baldaŭ aldonos aliĝilon.