🖥 🎹EBG - Eo2 Prelego Kartografio 15: La Fruaj Urbaj Atlasoj
18:30 - 20:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Eo2-La prelego okazos en CASABLANCA 1 kaj rete per Zoom (Eo1-La porkomencanta kurso okazos morgaŭ (23/10) rete per Zoom)

LokaKurso

Prelego de Bernard-Regis LARUE pri
La Fruaj Urbaj Atlasoj

En tiu ĉi prelego, ni rigardos plurajn atlasojn de urboj el la 16a jarcento.
 Ĉefe tiun de Jacob van Deventer, kaj tiujn de Frans Hogenberg kaj Georg Braun.
 Kaj ĉefe rigardante en reproduktoj de ili.
 Jacob van Deventer metis pli ol 200 urboj de Benelukso en mapoj, por la reĝo Filipo la 2a, mezurante surloke remparojn, stratojn, monumentojn kaj la ĉirkaŭan kamparon.
 Frans Hogenberg gravuris mapojn kaj desegnojn de urboj el la tuta mondo, kun tekstoj de Georg Braun.
 Sed ni ankaŭ vidos, multe pli rapide, atlasojn de Antoine du Pinet, Sebastian Münster kaj Belleforest, Ludovico Guicciardini, Antonio Lafreri, kaj aliajn.

La prelego okazos samtempe en De Pianofabriek kaj rete per Zoom
Jen la ligilo por la prelego
https://us02web.zoom.us/j/85207426395?pwd=Y9pkCFwdS7iHFGRlLYkbZXENK6r102.1

20241022-Brussel_1555_Deventer-Prelega afiŝo.jpg 273 kB


NB: La porkomencanta kurso okazos morgaŭ la 23an de oktobro rete per Zoom

*****************************************

La porkomencanta kurso de Fransuaz normale okazos ĉiumarde
(laŭ la flandra lerneja kalendaro) je la 18a30, laŭ 2 sesioj
— ekde la 10a de septembro 2024 por la unua sesio,
— ekde la 4a de februaro 2025 por la dua sesio.
en salono Casablanca 1 ĉe 2a etaĝo, krom la lasta de monato en la kursokalendaro,
kiu okazos rete per Zoom la merkredon je la 18a30 (kontrolinda kun Fransuaz)
Informiĝu ĉe Fransuaz: info@esperantobruselo.org
*****************************************
La paroligaj vesperoj okazos normale ĉiumarde ekde la 10 de septembro 2024 en la trinkejo de Pianofabriek, krom la lasta de monato en la kursokalendaro, kiu okazos en Casablanca 1 kaj kiu estos rezervita por prelegoj ankaŭ ofte dissendotaj rete per zoom.
Kontrolu en la EBGa kalendaro sur Eventa Servo aŭ sur nia reteja kalendaro.
Informiĝu ĉe nikolao@esperantobruselo.org
=================================================================
NB: Kursoj, prelegoj kaj Ĝenerala Asembleo okazos de nun NUR en Casablanca 1 *
ĉe la 2a etaĝo en la Kultura Centro De Pianofabriek, 
rue du Fort 35 Fortstraat, 1060 Bruselo. 

* Ni ne plu uzos la salonon Casablanca 2.  

EBG-Bruselo (eta).jpg 66,7 kB


📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉