🖥 IVEK 15.7 Deja Vu: resperto de la Israela (Antaŭ)Kongreso kun germanaj ĵurnalistoj
18:30 - 20:00
Azio/Jerusalemo
Elekti horzonon
Amri prezentos fotojn de tutsemajna turisma vojaĝo tra Israelo

Loka

La Israela Virtuala E-Kunveno temos pri tutsemajna ekskurso tra Israelo, kiun Amri ĉiceronis antaŭ du semajnoj. Kiel tio rilatas al la Israela Kongreso okazinta en Aprilo? La itinero (decidita de la grupo) preskaŭ identis al la ekskursoj antaŭ kaj dum la Israela Kongreso. Per fotoj ni rememoros pri la lokoj en Jerusalemo kaj la Galileo vizititaj dum la Israela kongreso kaj vidos la aldonajn turismaĵojn kiujn la ĵurnalista grupo vizitis. 

Kelkaj fotoj videblas en Facebook: https://www.facebook.com/amri.wandel/posts/10232834860523746
Eble ne surprize, la spertoj el Israelo (reflektitaj en la artikoloj kiujn kelkaj grupanoj aperigis en siaj gazetoj) similis al tiuj de la ekstelandaj partoprenantoj de la Israela Kongreso. Eble kelkaj el ili gastos en la kunveno. 

Se restos tempo ni  kunlegos kelkajn lastatempajn artikolojn de la E-gazetaro (precipe rilatajn al la Israela Kongreso kaj al la baldaŭ okazonta UK en Tanzanio). La kunveno okazos kiel kutime per  Zoom (https://huji.zoom.us/j/7508982919). 


 

 




Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto.org.il
amriwandel(ĉe)gmail.com
Alon 94

Interesiĝintoj

Administranto