🖥 MondaFest 2020: Virtuala Kongreso de Esperanto (VK)
12:00 - 18:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Virtuala Kongreso de Universala Esperanto-Asocio

Internacia

La Virtuala Kongreso de Esperanto 2020 (VK 2020) estas reta evento organizata de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj teknike realigata de E@I. Ĝi okazas oficiale kadre de MondaFest' 2020.

La kerna VK-programo okazos inter la 1-8 de aŭgusto dum ses horoj tage, 12:00-18:00 UTC. Ĝi inkludas tradiciajn programerojn de la Universala Kongreso, tamen en nova virtuala formato. Apud prelegaj programeroj kiel Internacia Kongresa Universitato (IKU), Scienca Kafejo, Tago de Lernado, Akademio de Esperanto kaj Estraro Respondas, estos ankaŭ distraj programeroj, kiel artaj kaj kulturaj, virtualaj ekskursoj, tutmonda kuirarto kaj pli.

Por paertopreni necesas aliĝi.


Dosieroj
Informoj

vk.mondafest.net/
mondafest2020(ĉe)googlegroups.com

Administranto