Facila bicikla ekskurso
14:00 - 17:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Invito por fari ekskurson en bela regiono de Kruibeke

Loka

Kontakto: Eddy Van den Bosch

  • kontaktebla per retadreso: eddyvdbosch@belgacom.net
  • kaj ekde sabato-tagmezo prefere per telefono: 0478/99.27.24
    • pro tio ke via partopreno povos dependi de la lasta veterprognozo, bv. min sciigi pri via (mal)aliĝo per telefonalvoko.
Grupa ekveturo: je la 14-a horo (post la alveno de la pramo por ties uzantoj)

Renkontiĝ-loko: Kruibeke, sur la parkejo de Scheldelei

  • Estas pramo (senpage uzebla de biciklantoj) kiu veturas dufoje en horo inter Hoboken kaj Kruibeke trans la riveron Schelde. La horaro estas trovebla en: 
  • Se vi venas per trajno: eliru el la stacidomo de Beveren (plej proksima al Kruibeke kun prunteblaj bicikloj) 
  • Se vi venas per aŭto (kaj kunportas propran biciklon), estas multe da spaco por senpage parkumi tie. Vi alvenas laŭ la ĉefstrato al Scheldelei kaj pluveturas ĝis vi alvenas preskaŭ ĉe la fino (tie la partoprenantoj bone povos grupiĝi ĉe la biciklaj vojoj).
La renkontiĝo estas celita ĉefe por loĝantoj en Flandrio sed hazardaj "preterpasantoj" estas certe tre bonvenaj.

La ideo estas por ripeti tiun inviton antaŭ la somera ferio, ĉar estas pluraj vojoj kaj vidindaĵoj inter Kruibeke, Beveren kaj Steendorp. Ni planas fari ankaŭ minimume unu ripozan paŭzon dum tia ekskurso.

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉