🖥 Kunpens(ig)ado pri Esperanto en Universitatoj
13:30 - 14:30
UTC (Universala Tempo)
Elekti horzonon
Laborgrupo pri Esperanto en Universitatoj (ESF/UEA/ILEI/TEJO kun IrEA)

Kunveno/Evento

Ni invitas vin veni por diskuti kaj vidi kion ni povas plenumi por pli efike vigligi Esperanton en la universitatoj tra la tuta mondo

Organizos kaj gvidos Alessandra Madella kun la helpo de Viko kaj Ahmad Reza Mamduhi.*

Prelegantoj: 
🔸Katalin Kovats pri la ekzamenoj KER-UEA. 
🔸Michele Gazzola pri la revuo LPLP de CED
🔸Alessandra Madella pri EuroCALL kaj la defendo en Zaozhuang
Pliaj kontribuoj kaj diskutadoj estas bonvenaj.

*) Atendante la revenon de Ahmad Mamduhi, organizos kaj gvidos Alessandra Madella kun la helpo de Dennis Keefe, kiu afable provizis la Zoom ligilon:
https://zoom.us/j/96849940943?pwd=GCTYnkESbaNLdzd42riqh1lKxabFOV.1
ID-kunveno: 968 4994 0943
Pasvorto: esperanto

La registraĵojn de la antaŭaj sesioj vi povas spekti en:
 1- la jutuba kanalo de UEA: https://www.youtube.com/playlist?list=PLfebd4xxn3CMqTrpXMay2YVfrhDYT-Vm5 
3- la aparata kanalo de IrEA: https://www.aparat.com/playlist/532619 (aparat.com estas jutubeca retejo en Irano)

— 
La 72-a Kunpensigado okazis la 1-an de Junio 2026. Ni komence memoris Probal Dasgupta, precipe pro lia alta kultura nivelo, bela uzo de Esperanto, sindona laboro ene kaj ekster Esperantujo, kaj grande afableco. 

Katalin Kovats donis al ni personan bildon de li, aparte substrekante lian kontribuon al la lanĉo de la ekzamenoj KER-UEA kaj, kiel prezidanto de la Akademio, al la disvolvo de ĝia C-2 nivelo. Katalin diris, ke malmultaj etnaj lingvoj havas ekzamenon je tiu alta nivelo au seriozan retan ekzamenon. Tio donas multe da videbleco al Esperanto ĉe organizoj de lingvo-testistoj kiel ALTE.  Nun la Akademio de Esperanto garantias la nivelon de la ekzameno. 

Michele Gazzola parolis pri la historio de LPLP (Language Politics and Language Planning), la plej grava revuo eldonata de CED (Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj), kadre de UEA. Li parolis pri ĝia fondo fare de Ivo Lapenna, ĝia evoluo en la kunteksto de dekoloniigo (kiam plej substrekiĝis planado) kaj ĝia nuntempa formo, kiam pli gravas lingvo-politiko kaj plimultiĝis la formoj de akceptataj artikoloj. La revuo, publikigita en Nederlando, restas tre multlingva. Ĝi estas oficiale agnoskita kiel scienca revuo en la kampoj de lingvisktiko, komunikaj studoj kaj nun ankaŭ sociologio. 

En Julio, Jose' Antonio Vergara kaj Fernando Pita parolos pri ISAE kaj Ivan Colling pri sia instruado de Esperanto ĉe brazila universitato.

Rapportas Alessandra Madella
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.ilei.info
aminafuji2(ĉe)yahoo.it

Interesiĝintoj

Administranto