Facila bicikla ekskurso
10:00 - 16:00 (MET)
Eŭropo/Zuriko
Elekti horzonon
BEMI-ekskurso en bela valo de Svisa Ĵuraso

Loka

BEMI-ekskursoj venas al Svislando!
Post bona sukceso en Belgio, BEMI etendas sian programon de facilaj unutagaj biciklaj ekskursoj al pliaj landoj.
En dimanĉo, la 18-a de septembro 2022, je 10:00 matene, ni renkontiĝos ĉe la stacidomo de Sonceboz-Sombeval.
Ĉiuj homoj, kiuj ŝatas bicikli, estas bonvenaj - eĉ ne-esperantistoj, se ili akceptas, ke ni tamen parolos Esperanton.
Ne estas kotizo. Eventualajn elspezojn ĉiu pagas mem.
Vi ne devas aliĝi, tamen utilas al organizantoj se vi esprimas vian intencon partopreni, aŭ per Eventa Servo (alklaku 'Mi interesiĝas'), aŭ per retpoŝto al Lars Sözüer <lars.duisburg@gmx.de>.
Estos kelkaj itineroj preparitaj, kaj ĉe la starto la partoprenantoj komune decidos, kiun el ili sekvi, laŭ iliaj emo, nivelo, kaj la vetero. Ne hezitu veni eĉ se estos malbona prognozo: la evento okazos je ajna vetero - eventuale ni mallongigos.
Ni revenos al la stacidomo Sonceboz-Sombeval iam posttagmeze - avertu nin, se vi bezonas trafi certan trajnon.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj