Biciklista Esperantista Movado Internacia proponas biciklajn karavanojn en ĉiuj sezonoj.
Ĉi tiu vintra karavano ne estos longa. La planita itinero havas nur ĉ. 120 km.
Ni renkontiĝos en sabato, la 27-a de decembro 2025, ĉe la stacidomo Berlin Südkreuz, apud la orienta elirejo Tempelhof. Survoje ni devos aĉeti tion, kion ni bezonos por manĝi survoje, interalie por la vespermanĝo dum sovaĝa tendumado. La nokto eble fariĝos malvarma, do estu bone ekipita.
Ne hezitu skribi se vi havas demandojn.