16:00 - 19:00
Ameriko/San_Paŭlo
Elekti horzonon
Renkontiĝo de lokaj esperantistoj en kafejo

Loka

Verda Kafo estas loka ĉiumonata Esperanta rendevuo el la urbo Porto-Alegro (Brazilo), kiu kutime efektiviĝas en la lasta sabato de la monato. Ĝi estis kreita en Aŭgusto 1978 kaj de tiam okazadas seninterrompe!

Ni renkontiĝos en la kafejo kaj restoracio Tutty's (Avenuo Independência, n-ro 30), je la 16-a horo.

ATENTU: ĉi-foje, antaŭ Verda Kafo okazos membrokunsido de Gaŭĉa Esperanto-Asocio (GEA) en la Ŝtata Parlamentejo (Assembleia Legislativa). Post ĝi oni piediros al Tutty's, do la afero eble ne komenciĝos ekzakte je la 16-a horo! Se vi volas partopreni Verdan Kafon, sed ne la kunsidon, prefere anticipe sciigu nin, por ke ni restu en kontakto!
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

gea.esperanto(ĉe)gmail.com
Avenida Independência, 30

Interesiĝintoj

Administranto