Vendreda parolrondo ĉe SAT-Amikaro, Parizo
18:30 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
21a Novembro : Ŝteli, ŝtelistoj kaj ŝtelitoj.

Kunveno/Evento

Ŝteli, ŝtelistoj kaj ŝtelitoj.


Antaŭ monato okazis nekredebla ŝtelo en muzeo Louvre en Parizo, ŝtelo kiu similas iel inter aventuro de Arsène Lupin kaj la filmo Topkapi.
Pli ĝenerale, kiu(j) ŝtelas kio(j)n de kiu(j) ? kiel ?
Ĉu vi mem ŝtelis ? estis ŝtelita ?
Kion vi emus ŝteli ? kial ?
Kion signifas malŝteli ?
Ĉu ŝteli de ŝtelisto, tio estas ŝteli ?
Ĉu fin-ŝtelistoj estas la esperantistoj ? aŭ stelistoj ? aŭ nur stelanoj ?

Mallonga raporto :
Statistiko : ni dekopis ĉirkaŭ la tablo ; ni fortrinkis 5 vin-botelojn (inkluzive de "Beaujolais nouveau" ; ĉi-foje, la tradicia legomtorto ("kiŝo") de Lucien B. estis anstataŭigita de simila perfekta bakaĵo kiun preparis la edzino de Filipo ; ni foriris tre malfrue, tamen ne kiel ŝtelintoj.
Komence, Stefano temis pri jura aspekto pri la tri formoj de posedado, dum la Romia imperio ("usus"=uzrajto, "fructus"=rajto fruktigi, "abusus"= rajto transdoni). Tiun aferon pri "posedi" k kiel, ni longe debatis, ĉar neniu ŝtelo plendeblas, se la ŝtelaĵo ne estis ies prosedaĵo. La penso de Prudono pri "posedi" kia formo de "ŝteli" ofte reaperis, laŭ diversaj vidpunktoj. Franclingvajn kanzonojn Eriko aŭskultigis : Dutronc (Arsène Lupin), Henri Salvador (Les voleurs d'eau), Brassens (Stances à un cambrioleur). Ni pridiskutis kkajn demandojn, kiel : ĉu bestoj ŝtelas ? Kiun ŝtelon vi timas ? (jen kurioza respondo : la identecon.) Ĉu vi jam ŝtelis ? (ni ricevis plurajn konfesojn.)
Ek-konklude : Verdire, la ĉi-vespera temo estis ŝtelita ĉe la parolrondo de la gejunuloj, kiu okazis je Sab. 15 Nov. La du personoj kiuj ĉeestis ambaŭ kunvenojn konstatis ke, krom la simila nombro da ĉeestantoj (12 gejunuloj) kaj ilia karaktero simpatia, la du parolrondoj malsimilis.
image.png 512 kB

(La anonco de la kunveno de gejunuloj, https://eventaservo.org/e/e81ae9.)

sidejo_jan2021_800x200.jpg 40,6 kB

La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !

Ĉi-tiu kunveno okazos nur enloke, t.s. ne per interreto.
Kiel kutime, nia diskuto estos tute libera.

Dzeka+Zam-288x384-2.jpg 20,1 kB



Kore,

Zam & Dzeka.



📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.sat-amikaro.org
libroservo(ĉe)sat-amikaro.org
132-134, Boulevard Vincent-Auriol

Interesiĝintoj

Administranto