Jen francilia renkontiĝo de la junaj parizaj esperantistoj! Ĝi okazos sabaton 15an de novembro ĉe la Ĉerizejo! Ĉi tiu foja temo estos la ŝtelado! Venu kun viaj propraj rakontoj pri ŝtelo kaj dividu ilin laŭ via volo. Ni verŝajne ludos iun tabloludon rilate al tiu temo. Ne hezitu veni kaj babili kun ni!
Kunveno/EventoPor junuloj
Karaj franciliaj amikoj,
Ni feliĉas sciigi al vi, ke la venonta francilia renkontiĝo de la junaj parizaj esperantistoj okazos sabaton 15an de novembro (17a horo) ĉe la Ĉerizejo!
Ĉi tiu foja temo estos la ŝtelado! Venu kun viaj propraj rakontoj pri ŝtelo kaj dividu ilin laŭ via volo. Aldone, ni verŝajne ludos tabloludon rilate al tiu temo!