Prezento de "E@I"
12:30 - 13:30 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
16 jaroj de projektoj kaj sukcesoj per Esperanto

Loka

“Kion eblas fari pere de Esperanto?” oni eble jam demandas vin.

Jam de pli ol 15 jaroj nia partnero E@I (Edukado@Interreto) donas al tiu demandoj buntajn respondojn: internaciaj eventoj, edukaj projektoj plurlingvaj, libroeldonado… kaj eĉ eksterlandaj volontulado kaj profesia spertiĝado.

Por pli detala respondo, renkontu nin (franclingve) en Tuluzo ĉe Centre de Ressources en Langue (CRL) de Universitato Jean Jaurès, aŭ en Zoom:
https://univ-tlse2.zoom.us/j/7340813453
pasvorto: 541750

Nia volontulo Valentin, nuntempe en Slovakio ĉe E@I, diros al vi ĉion, kion vi iam ajn revis scii pri lia gastiga organizo. [Prelego en la franca]

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉