🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg. Volontulado en Esperanto-Centro Herzberg
19:00 - 21:15 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Ekzemploj de volontuladoj pasintaj, ŝancoj kaj ebloj en estonto.

Internacia

Ni rakontos pri ĝisnunaj bonvolemaj, volontulaj laboroj por Esperanto en Herzberg, prezentos kelkajn sukcesajn iniciatojn, bonajn spertojn akiritajn per helpantoj en Esperanto-Centro Herzberg. Tia laboro estas grava kaj nepre bezonata por la vastaj agadkampoj de nia Centro, por la disvastigo de nia lingvo kaj plenumo de taskoj en la Esperanto-biblioteko kaj arkivo. Kion kaj kiel eblas atingi per la helpo de volontuloj? Ni diskutadu, via opinio, kontribuado al la interparolado estas bonvenaj. 
En ĉiu mardo inter 19:00-21:15 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto.
La liston de la temoj, prezentadoj en 2022 kaj en 2023 ni baldaŭ aperigos, antaŭan liston vi trovas sur nia hejmpaĝo.
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Horzono: Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
Tempo: marde 19:00-21:15
https://us02web.zoom.us/j/88011804771
Kodo: 18872021
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de

Interesiĝintoj

Administranto