🖥 ILEI-kurso laŭ la metodo de Renato Corsetti
11:30 - 13:00
UTC
Elekti horzonon
Internacia kurso de Esperanto (B1-B2), precipe por azianoj kaj afrikanoj

Kurso

Aliĝu al la senpaga internacia kurso kadre de la projekto EToSo (Esperanto-kursaro Tibor Sekelj)

  • Ĉu vi jam regas la bazojn de Esperanto kaj volas levi vin al la sekva nivelo?
  • Ĉu vi serĉas kurson dinamikan, modernan, samtempe efikan kaj homvarman?

Jen la ĝusta okazo!
Profunde inspirita de la laboro de nia karmemora majstro Renato Corsetti, nia instruisto [Franĉesko] Francesco Franceschini ekstartigas novan B1–B2-nivelan kurson, tute rekreitan el:
✨ la materialoj persone uzitaj de prof. Corsetti
✨ la rimedoj, kiujn li mem sendis al Franĉesko
✨ lia fama metodo “Gramatiko sen gramatiko” – natura, motiviga, vere lernanto-centra
✨ aktualaj tekstoj, bildoj kaj sondosieroj por viva, moderna lernado

🎓 Kio faras la kurson unika?
✔  Metodo de Renato Corsetti
◦  La kursanoj lernas gramatikon sen seka teorio kaj tro ampleksaj gramatikaj vortoj – sed pere de La Bona Lingvo kaj tra rakontoj, situacioj, dialogoj, realaj viv-ekzemploj.
◦  La lingvo fariĝas ilo, ne studobjekto.
✔  Kadre de EToSo – Esperanto-kursaro Tibor Sekelj
◦  La kurso estas nov(ig)a parto de la internacia projekto de ILEI kaj IrEA, por subteni la lingvolernadon de afrikaj kaj aziaj esperantistoj.
◦  Partoprenante, vi iĝas parto de tutmonda, solidara lernkomunumo!
✔  90-minuta semajna renkontiĝo
◦  Intensa, sed kun homskala ritmo – desegnita por respeguli la plej bonajn praktikojn de prof. Corsetti mem.
 
🌍 Por kiu estas la kurso?
    • Lernantoj, kiuj jam atingis B1-nivelon kaj volas pasi al komforta, flua B2
    • Aktivuloj en Afriko, Azio kaj aliaj regionoj, kiuj serĉas altkvalitan, senpagan aŭ atingeblan kurson
    • Homoj kiuj volas sperti la vivantan pedagogian heredaĵon de Renato Corsetti.

⌚︎ Kiam?
Ĝi okazos Ĉiu-ĵaŭde ek de la 8-a de januaro 2026 kaj vi povas elekti inter:
•  a) je la 11:30 ĝis la 13:00 (UTC)
•  b) je la 17:00 ĝis la 18:30 (UTC)

📨 Aliĝu nun!
Ne perdu ĉi tiun unikan ŝancon lerni per metodo, kiu jam formis generaciojn da esperantistoj!
Skribu al etoso@mail.com por aliĝi aŭ ricevi pliajn informojn pri la b1-b2 internacia kurso de Esperanto.
Kune ni daŭrigas la spiriton de Tibor Sekelj, kaj la heredaĵon de Renato Corsetti – por la estonteco de la tutmonda Esperanto-komunumo.
 
Dosieroj
Informoj

www.ilei.info
etoso(ĉe)mail.com

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto