🖥 EBG-Bruselo : Prelego de Bernard-Reĝis LARUE pri : « Ĉu Henri Lafontaine parolis Esperanton? »
18:30 - 20:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
La prelego okazos en De Pianofabriek

InternaciaLoka



Bernard-Regis Larue prelegas pri

 «  Ĉu Henri Lafontaine parolis Esperanton? »

image.png 513 kB
Henri La Fontaine (1854-1943) estis nelacigebla forto:
Nobelpremiito pri Paco, iniciatinto de Unesko, vicprezidanto de la Senato, profesoro de internacia juro en ULB, administranto de asekuro-kompanio, inventisto de la Universala Decimala Klasifikado, fondinto de la Unuiĝo de la Internaciaj Asocioj kaj de la Mundaneum, ktp 
Ankaŭ elstare aktiva pri feminismo, framasonoj, muziko, alpinismo, ...
Li ankaŭ estis regule subtenanto de esperanto, cetere unu el la fondintoj de nia klubo.
Sed ĉu li konis nian lingvon?
Ĝis nun oni ĝenerale kredis ke ne.
Mi traserĉis liajn personajn arkivojn, kaj trovis ke li tamen konis pli ol oni kredis.
Tion mi montros dum tiu-ĉi prelego.




Partoprenu en tiu Zoom kunveno, per tiu ligilo
https://us02web.zoom.us/j/84225560503?pwd=elUzb3J3OHRlMGZvZVhVL1hEdEZvdz09
=================================================================
La ĉiusemajna porkomencanta kurso  informiĝu ĉe info@esperantobruselo.org
La paroligaj kunvenoj aŭ prelegoj okazas ĉiumarde  (laŭ la lerneja kalendaro) je la 18a30,
en la Kultura Centro De Pianofabriek, rue du Fort 35 Fortstraat, 1060 Bruselo ĉe la 2a etaĝo. 

EBG-Bruselo .jpg 503 kB
Eo1 : ĉiusemajna porkomencanta kurso informiĝu ĉe kresko@esperantobruselo.org


  • Eo2 : Paroliga kunveno kun Nikolao
    •           aŭ prelego 
      en salono Casablanca 2

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperantobruselo.org/
nikolao(ĉe)esperantobruselo.org
Rue du Fort 35

Interesiĝintoj

Administranto