Ĉiun unuan lundon de la monato Rotario-Esperanto invitas homojn prelegi pri diversaj temoj.
___________________________________________________
Ĉi-foje John Magessa prelegos al ni pri la Esperanto-Centro fondita de li en Muleba, Tanzanio.
John Magessa, aktiva membro de nia Rotary Club, estas mezlerneja instruisto en Tanzanio pri geografio kaj la angla lingvo, kaj nun li ankaŭ instruas Esperanton en publikaj kaj privataj lernejoj en la lando.
Li estis pioniro de la junulara Esperanto-sekcio en Tanzanio kaj ĝia unua prezidanto (nun eksprezidanto). Nun li estas sekretario de la Esperanto-Asocio de Tanzanio. Li ankaŭ estas la fondinto kaj kunordiganto de la Muleba Esperanto-Centro, kies ĉefaj celoj estas disvastigi Esperanton per praktikaj agadoj, kiel edukado, sporto, sano, agrikulturo kaj mediprotektado.
Krome, li estis la ĉefa motoro kaj organizanto de la 109-a Universala Kongreso en Aruŝo, kaj nun li estas vic-kunordiganto de la Afrika Komisiono de UEA.
_________________________________________________________