🖥 Buntaj Vesperoj: Miaj travivaĵoj kiel hungaro en Germanio
19:00 - 21:15 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Ottmar Jareb rakontos pri siaj spertoj en Germanio, poste okazos diskutado pri interkulturaj diferencoj

Internacia

Ni aŭskultos prezentadon de Ottmar Jareb, kiu dividos kun ni siajn spertojn akiritajn dum vivado en Germanio. Verŝajne multaj esperantistoj travivis jam interesajn momentojn en alia lando, havis pozitivajn aŭ negativajn spertojn - do bona bazo diskutadi pri la temo, lerni el ekzemploj, unu de la aliaj. Bonvenon! 

En ĉiu mardo inter 19:00-21:15 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝangas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto.

Jen kelkaj sekvaj temoj, prezentadoj: 
16.02. Virtuala vizito al la Esperanto-biblioteko kaj arkivejo en la Esperanto-Centro Herzberg, prezentado de la Filio de GEA por Klerigado kaj Kulturo-
Bonvenon al ĉiuj interesiĝantoj, kunagantoj, geamikoj, gastoj!
 23.02. La unika kolektaĵo de esperantlingvaj historiaj urboprospektoj (Peter Zilvar)
 02.03. Miaj travivaĵoj en Iran per Esperanto (Ottmar Jareb)

Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Tempo: 09.02.2021 19:00-21:15 Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
https://us02web.zoom.us/j/89917507096
Enirkodo: 18872021
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉