🖥 Poliglota Kafejo
19:00 - 19:45 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Parolu pri viaj ŝatokupoj

Alia


 Tiu virtuala poliglota kafejo okazas unufoje ĉiun monaton kun "tabloj" el diversaj lingvoj.*
Ĉe la "tablo" Esperanto, ni elektis jenan temon :
 Tre certe, ŝatokupoj helpas pli facile elteni la devigon resti hejme!
 Kion vi ŝatas fari? Legadi, verki, kantadi, kolekti poŝtmarkojn, bicikli, pentri, spekti filmojn, siesti, ordigi la ŝrankojn, kontrui kasteleton per alumetoj, kartludi, trinki brandon, ktp?
 Vi povas ilustri vian intervenon per iu ajn dokumento. Bonvolu ĝian foton sendi al "herouville-esperanto@sfr.fr" por enmeti en etan diaporamon.
 Jen la Zoom referencoj :
https://us02web.zoom.us/j/85728093622?pwd=T3NkNjhTVTgvdTZQRmNRMlZwdjJqdz09 
ID : 857 2809 3622
Pasvorto : 728178
 
*se vi preferas viziti alilingvajn "tablojn", kontaktu :
la Internaciajn Rilatojn de la urbodomo de Hérouville ĉe : aangue@herouville.net

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

herouville-esperanto(ĉe)sfr.fr

Interesiĝintoj

Administranto