Torpedo-18: Faka programo, prelegoj, prezentadoj
10:00-11:30: Prezentado de Esperanto-Centro Herzberg (ICH), klerigejo de GEA (Peter Zilvar) kaj prezentado de kelkaj Esperanto-centroj, bibliotekoj kaj muzeoj (Zsófia Kóródy)
11:30-12:30: La biblioteko kaj gazetarkivo, la pedagogia-metodika fakkolektaĵo de ICH, ĝiaj servoj por instruado, klerigado (Peter Z./Zsófia K.)
Diskuttemo: la rolo de Esperanto-centroj, bibliotekoj, organizado de kursoj, klerigseminarioj
La kelktagan eventon organizas Esperanto-Centro Herzberg/Klerigejo de GEA kaj AGEI, germana landa sekcio de ILEI. Ĝi ofertas fakajn programojn por interesiĝantoj pri Esperanto-instruado, trejnadon por instruemuloj, platformon por spertaj kaj malpli spertaj gekolegoj por spertinterŝanĝo, lernado unu de la aliaj. La hibrida formo ebligas ĉeeston en la Esperanto-Centro kaj retan aliron por virtualaj partoprenantoj. Bonvenon al nia diskutrondo! Adreso: Esperanto-Centro, DE-37412 Herzberg an Harz, Grubenhagenstr. 6 (Eblas favorpreze tranokti en la Centro aŭ en la ĉirkaŭaĵo. Bv. kontakti nin!)
Rete (horzono: Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna): bv. rigardi la horaron (Torpedo-programo, pdf.) kaj elekti la horojn kun litero R por reta pertopreno.
Rekta ligilo:
https://us02web.zoom.us/j/88011804771, kodo: 18872021