Kiel vivi en lando kun tri oficialaj lingvoj?
20:15 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Prelego de Yves Nevelsten, tradukisto kaj eldonisto en Belgio.

Loka

 
En Belgio estas nuntempe tri oficialaj lingvoj: la nederlanda, la franca kaj la germana. Kiel ekestis tio? Kio pri la diversaj flandraj kaj valonaj dialektoj? Ĉu estis en pasinteco kaj/aŭ ĉu daŭre estas tensioj inter la diversaj lingvaj grupoj - ĉu eble eĉ inter esperantistoj kun malsamaj denaskaj lingvoj? Kiel ekestis la lingva limo inter la komunumoj - kaj kial ekestis en la 1970aj jaroj tutnova universitata urbo pro tio? Bruselo troviĝas meze de Flandrio, sed la franca tie estas la ĉefa lingvo - kiel eblas tio, ĉu funkcias? Ĉu multaj belgoj parolas la germanan? Kio pri la angla? Kiel praktike oni faras pri lingvouzo en trajnoj kaj sur vojindikiloj ? 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

legueulard.fr/web/comment-vivre-da...
esperantothionville(ĉe)laposte.net
Café Culture Le Gueulard, 14 rue Clemenceau

Interesiĝintoj

Administranto