🖥 Esperanta filatelo: Buntaj Vesperoj en Herzberg - la Esperanto-urbo
19:00 - 21:15 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Kolektado, historia trarigardo, ordigado de Esperanto-filatelaĵoj, prezentado de raraĵoj.

Internacia

Kial kaj kiel kolekti Esperanto-filatelaĵojn? Enrigardo en la historion de Esperanto per porokazaj poŝtmarkoj, stampoj, kovertoj, specialaj eldonaĵoj. Prezentado de albumoj, raraĵoj el privata kaj kluba kolektaĵoj el Esperanto-Centro Herzberg. Diskutado, spertinterŝanĝo. Temogvidanto: Peter Zilvar
En ĉiu mardo inter 19:00-21:15 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. La tutan prelegserion de 'Buntaj Vesperoj' vi trovas ĉi tie.

Jen kelkaj sekvaj temoj, prezentadoj:
13.04. Esperanto-bibliotekoj (Aalen, Vieno, Rotterdam, ktp.) (Zsófia Kóródy)
20.04. Unikaj specialkolektaĵoj (P. Zilvar)
27.04. Esperanto-ekspozicioj en la muzeo de la Welf-kastelo en Herzberg (P. Zilvar)


Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Tempo: 06.04.2021 19:00-21:15 Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
https://us02web.zoom.us/j/88011804771 (nova ĉambro!)
Kodo: 18872021
Bonvenon! 
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de

Interesiĝintoj

Administranto