Post 15-jara sukcesa ĝemelurba agado inter Herzberg am Harz kaj Góra ni prezentos kelkajn gravajn eventojn kaj rezultojn, rakontos pri la partnereca kunlaboro, organizado de lingvokursoj, someraj kunferiumadoj, la unika projekto "Somera Arbara Lernejo (SALO)", klubrenkontiĝoj, artekspozicioj, reciprokaj vizitoj, oficialaj kadroj kaj subvenciebloj por praktika ĝemelurba laboro.
En ĉiu mardo inter 19:00-21:15 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝangas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto.La liston de la temoj, prezentadoj en 2021 vi trovas sur nia hejmpaĝo.