🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg: Fumado kaj drogoj
19:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Fumado kaj drogoj danĝerigas nian sanon. Tamen estas multaj konsumantoj. Kial?

InternaciaLoka

Ni scias pri la malbonaj efikoj , danĝeroj de fumado kaj konsumado de drogoj. Kial tamen multaj homoj uzas ilin? Kiel ili danĝerigas la sanon? Kiujn kromajn  problemojn ili kaŭzas? Ĉu ni devas, povas helpi konsumantojn? Kial, kiel?
Partoprenu la diskutadon, rakontu pri viaj spertoj, aldonu vian opinion. Ni lernu unu de la aliaj kaj pasigu kelkajn horojn en agrabla, amika etoso. Bonvenon al nia diskutrondo!
En ĉiu mardo inter 19:00-22:00 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. Bv. atenti, ke depende de la temo kaj la diskutemo de la partoprenantoj la kunveno povas finiĝi pli frue.
La virtualaj klubkunvenoj realiĝas en kunlaboro kun la regiona plenkreskula edukinstituto (LEB).
La liston de la temoj, prezentadoj por la jaro 2024 ni baldaŭ aperigos sur nia hejmpaĝo.
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Horzono: Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
Tempo: marde 19:00-22:00
https://us02web.zoom.us/j/88011804771
Kodo: 18872021
Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de
Grubenhagenstr. 6

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto