🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg: Eŭropa Tago de Lingvoj
19:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Okaze de tiu internacia tago ni traktas lingvojn kaj lingolernadon en Eŭropo, la multlingvecon kaj kulturan diversecon. Diskutado, spertinterŝanĝo.

InternaciaLoka

Eŭropa Tago de Lingvoj estas internacie festata ĉiujare la 26-an de septembro ekde la jaro 2001, kiam la tuta jaro estis dediĉita en Eŭropa Unio al multlingveco. La Konsilio de Eŭropo starigis tiun internacian tagon por festi lingvan kaj kulturan diversecon, promocii plurlingvecon kaj interkulturan komunikadon. Ni diskutadu pri la temo en Esperanto. Bonvenon al nia diskutrondo!
En ĉiu mardo inter 19:00-22:00 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. Bv. atenti, ke depende de la temo kaj la diskutemo de la partoprenantoj la kunveno povas finiĝi pli frue.
La virtualaj klubkunvenoj realiĝas en kunlaboro kun la regiona plenkreskula edukinstituto (LEB).
La liston de la temoj, prezentadoj ĝis la fino de 2023 ni baldaŭ aperigos sur nia hejmpaĝo.
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Horzono: Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
Tempo: marde 19:00-22:00
https://us02web.zoom.us/j/88011804771
Kodo: 18872021
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de
Grubenhagenstr. 6

Interesiĝintoj

Administranto