🖥 Virtuala kunveno de INOE
16:00 - 18:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
INOE organizas sian trian virtualan kunvenon la 26an de Marto 2022 por interagi inter naturistaj esperantistoj.

Internacia

INOE estas internacia organizo, niaj membroj loĝas en ĉirkaŭ du dek landoj. Unuflanke tiu estas tutbona bildo de la Esperanta komunumo, aliflanke tiu fakto ne faciligas verajn interrenkontojn. Fakte, eĉ se mi ĝojas ke multe da INOE-anoj partoprenas niajn agadojn, oni nur povas bedaŭri ke kelkaj ni neniam interrenkontas fizike.  

Estos bona aldono al nia interrilato se kelkaj partoprenantoj faros prelegetojn (inter 5 kaj 15 minutoj) pri diversaj temoj, ekzemple pri lokaj leĝoj pri nudeco, pri historio de naturismo en diversaj landoj, pri rilatoj inter naturismo kaj religioj, ktp…. Bonvolu antaŭanonci vian intencon prelegi. Interalie, ni babilos pri INOE, naturismo, Esperanto kaj planoj por estontaj agadoj.

La tria virtuala kunveno de INOE okazos sabaton la 26an de Marto 2022 je la 15:00 GMT tiu estas la 16:00 CET (Centra Eŭropo Horzono: Parizo, Berlino, Budapeŝto, …), la 11:00 EDT (Orienta Somera Horzono: Novjorko, Toronto, Kubo, …) kaj la 23:00 CST (Ĉina Norma Horzono: Ĉinio, Singapuro, Okcidenta Aŭstralio, ….). Rendevuoj por diversaj horzonoj troveblas ĉi tie (angle). 

La kunveno estas NUR por naturistaj esperantistoj. La detaloj por konekti aperas sur la INOE-a retejo: https://www.esperanto-naturismo.org/post/2022-03-26-tria-virtuala-kunveno-de-inoe 

Nia retkunveno inkluzivos diversajn temojn: 
  • Prezentado de INOE
  • Sinprezentado de partoprenantoj
  • Informoj pri pasintaj kaj venantaj agadoj
  • Prelegetoj de partoprenantoj
  • Kion la membroj atendas de INOE?
  • Kiel organizi pli da agadoj?
  • Kiel allogi pli da membroj en INOE?

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj