Restado en naturista centro Templo del Sol
12:00 - 12:00
Eŭropo/Madrido
INOE proponas al vi naturistan esperantan restadon en belega kaj sunplena naturista centro Templo de Sol, en Hispanio.

KunvenoAlia

Ĉiu inter ni ĝojas pasi bonan restadon en esperanta etoso en agrabla loko. Pro tio, INOE organizas restadon dum unu semajno en Templo del Sol, favore konata naturista centro en Katalunio, Norda Hispanio. 

Ni estos tie komence de Oktobro, por ĝui la agrablan veteron sen esti malkomfortigita de granda homamaso de la somero. 

Kontaktu nin por pli da detalj kaj por aliĝi al la evento, aŭ legu la detalojn.  
Raporti malĝustan informon
Informoj

www.esperanto-naturismo.org/post/...
Templo del Sol, Via Augusta, 43890 L'Hospitalet de l'Infant

0 0 partoprenantoj

Administranto