🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg - la Esperanto-urbo: Kristnaskaj kantoj el la tuta mondo
19:00 - 21:15 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Kristnaskaj kantoj apartenas al la festado de Kristnasko en granda parto de la mondo. Ni konatiĝu kun kelkaj kaj ĝuu la tradician festadon de tiu evento.

Internacia

Kantado kaj aŭskultado de Kristnaskaj kantoj estas parto de la tradiciaj kulturaj eventoj, aktivaĵoj je tiu jarfina festo. Kiuj kantoj estas internacie konataj kaj kiuj estas konataj en via ĉirkaŭaĵo? Prezentu kelkaj konatajn, ŝatatajn kantojn! Ĉu komuna kantado ankoraŭ estas kutimo en via familio, amika rondo? Rakontu pri viaj muzikaj tradicioj.
En ĉiu mardo inter 19:00-21:15 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝangas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto.
La liston de la temoj, prezentadoj en 2021 vi trovas sur nia hejmpaĝo.
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Tempo: 21.12.2021 19:00-21:15 Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
https://us02web.zoom.us/j/88011804771
Kodo: 18872021
Bonvenon! 
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de

Interesiĝintoj

Administranto