🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg: Popolfestoj
19:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Prezentado de la pli ol 500-jara popolfesto en Herzberg, diskutado pri alilandaj popolfestoj

Internacia

Ĵus okazis la tradicia popolfesto (Schützenfest) en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. Ĝi havas pli ol 500-jaran historion kaj okazas ĉiam je Pentekosto kun aktiva partopreno de la loka loĝantaro, asocioj, fakaj kaj sportgrupoj, ktp., inter ili ankaŭ klubanoj de Esperanto-Centro Herzberg. Ni raportos pri la festmarŝo kaj pri niaj spertoj. Ankaŭ vi raportu pri simila festo en via lando. Bonvenon al nia amika babilrondo!
En ĉiu mardo inter 19:00-21:15 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. Bv. atenti, ke depende de la temo kaj la diskutemo de la partoprenantoj la kunveno povas finiĝi pli frue.
La virtualaj klubkunvenoj realiĝas en kunlaboro kun la regiona plenkreskula edukinstituto (LEB).
La liston de la temoj, prezentadoj en 2023 ni baldaŭ aperigos sur nia hejmpaĝo.
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Horzono: Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
Tempo: marde 19:00-22:00
https://us02web.zoom.us/j/88011804771
Kodo: 18872021
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de

Interesiĝintoj

Administranto