🖥 Maratona Radioamatora Konkurso
Internacia konkurso de esperantistaj radioamatoroj kiuj kontaktas inter si per radioaparatoj, echolink komputila programo, skype kaj CBtalk.

Kunveno/EventoAliaKonkurso

EKAROJ(Esperanta Klubo de Amatora Radio en Japanio) organizos la Konkurson dum 7 tagoj , mondskale.
La konkurso celas vigligi komunikadon inter esperantistoj kaj aliaj, mondskale. Vi , Esperantistaj radio-amatoroj, bonvole partoprenu al la Maratona Konkurso.
Ekde la 26an deJULIO  ĝis la 1a AŬGUSTO  dum 7tagoj , 00 :00 ĝis 23 :5 9 UTC
En la 26a de JULIO kontaktoj duoble gajnos poentojn kiel la tago de unualibro de Esperanto en la jaro 1887.
Echolink-kontaktoj kaj Skype-kontaktoj validas kiel unu el bendoj.
Cetere ĉiuj moduladspecaj  radio-kontaktoj estas permesitaj .
Ĉefe uzataj frekvencoj estas 3.766 Khz 7.066Khz 14.266Khz 21.266Khz 28.766Khz
(por morsado: 1.833Khz 3.556Khz 7.033Khz 14.056Khz ) same kiel ILERA-konkurso.
Oni povas kalkuli poentojn po unufojo ĉiutage  en ĉiu frekvencoj kaj bendoj.
Aliaj detaloj de metodoj en konkurso dependas al ILERA-konkurso.
Kaj vi volas informiĝi pri pluaj detaloj kaj havas demandojn pri la konkurso bonvole sendu retpoŝte al : esperantosekai(a)yahoo.co.jp  samtempe al : dorido@dorido.jp
Bonvole sendu vian raporton al: esperantosekai(a)yahoo.co.jp 
Limdato de raporto estas la 31a de Augusto 
Antaûdankon por via partopreno!! 
Dorido JI1WCL
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj