Sportema biciklado al evento kun diversa bicikla programo
Alia
Kiel veni al la BEMI-semajno en Esperanto-kastelo? Kompreneble bicikle! La karavano havos longajn etapojn, ni do konsilas partoprenon nur al spertuloj. Ni startos ĉe la stacidomo de Rodange en plej okcidenta Luksemburgio, lando kie publika trafiko estas senpaga, inkluzive de biciklotransporto.