13-15. decembro: Festo en la Esperanto-Centro Herzberg kun babilado, prezentadoj, ludoj, lernado, muziko, kantado, komuna manĝado kaj promenado en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. Ni memoros la naskiĝtagon de la aŭtoro de Esperanto per florkronado ĉe la Zamenhof-monumento, legos liajn verkojn, parolados pri literaturo kaj Esperanto-kulturo.
Bonvenon al nia tradicia klubfesto, seminario, raportado pri la jaro 2024 kaj planado de programoj en 2025!
Loko: Esperanto-Centro Herzberg, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz
(Rimarko: kelkaj senkostaj tranoktebloj estas je via dispono en la Esperanto-Centro, bv. aliĝi ĝustatempe!)
La detala programo de la semajnfina Zamenhof-festo estas ĉi tie aldone aŭ troveblas sur nia retpaĝaro http://esperanto-urbo.de, jen ligilo.