🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg: 1. Monda Tago de Turismo (27.09.) 2. J. Dryja: Prelego
19:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Monda Tago de Turismo (27.09): Prelego de Jerzy Dryja pri J. Fukuŝima kaj lia vojaĝo tra Eŭropo kaj Azio

InternaciaLoka

Okaze de la Monda Tago de Turismo (27. septembro) ni aŭskultos prelegon de Jerzy Dryja: "Japana oficiro Jasumasa Fukuŝima kaj lia eksterordinara vojaĝo tra Eŭropo kaj Azio", kaj diskutados pri avantaĝoj kaj malavantaĝoj de (amas)turismo. Ĉu vi ŝatas vojaĝadi? Kiujn vojaĝcelojn vi havis, havas? Rakontu pri viaj preferoj, viaj travivaĵoj, ktp. Ni lernu unu de la aliaj kaj pasigu kelkajn horojn en agrabla, amika etoso. Bonvenon al nia diskutrondo!
En ĉiu mardo inter 19:00-22:00 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. Bv. atenti, ke depende de la temo kaj la diskutemo de la partoprenantoj la kunveno povas finiĝi pli frue.
La virtualaj klubkunvenoj realiĝas en kunlaboro kun la regiona plenkreskula edukinstituto (LEB).
Jen la listo de la temoj, prezentadoj por la jaro 2024 sur nia hejmpaĝo.
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Horzono: Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
Tempo: marde 19:00-22:00
https://us02web.zoom.us/j/88011804771
Kodo: 18872021
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de
Grubenhagenstr. 6

Interesiĝintoj

Administranto