Nia regula ĉiusemajna klubkunveno povas okazi denove en ĉeesta formo, do ni invitis la klubanojn al la Esperanto-Centro kaj esperas ĝui agrablan personan renkontiĝon. Ni planas por la postaj semajnoj denove internacian Zoom-kunvenon almenaŭ parttempe, por ke la malpli spertaj klubanoj ekkonu tiun komunikadeblon kaj ni povu esti tiel en internacia rondo.