Antaŭ ni aĉetos ion, ni ĉiuj trairas diversajn fazojn de tiel nomata "merkatika funelo" (angle “marketing funnel”). Tiu procezo validas por ĉiu produkto kaj servo kaj esperanto ne esceptas. Kompreni kiel la fazoj de funelo aspektas kaj kiel la trairado tra ĝi funkcias helpas al ĉiuj, kiuj emas efike informi pri esperanto kaj reklami ĝin.
Advokato estas unu el la fazoj kaj ni rigardos kune kiel ni povas esti bonaj advokatoj de esperanto en nuna mondo.
Prelegonto: Josef Kalčík
Lingvo: Esperanto