🖥 Renkonto de Esperantistoj de la Paraiba Valo
10:00 - 11:30
Ameriko/San_Paŭlo
Elekti horzonon
Tradicia evento de la regiono de la valo de rivero Paraíba do Sul, situanta inter la urbegoj Rio-de-Ĵanejro kaj San-Paŭlo, Brazilo.

Loka

La tradicia Renkonto de Esperantistoj en la Valo de rivero Paraíba do Sul venas al la reto en 2020! Ĝi okazos en la 20-a de decembro (dimanĉo) per la platformo Zoom, sed ankaŭ eblos spekti la vivelsendon per TVaerj, la jutuba kanalo de AERĴ.
 
Marcio Santos Nascimento respondecos pri la ĉefprelego titolita "La kontribuo de brazilaj karavanistoj por la disvolviĝo de la Suda Paraiba Valo", Paulo Sergio Viana prezentos la eron "Lingva Provoko" kaj la grupo ĴeLe ktp (Ĵenja, Lena kaj Geomar) regalos la spektantojn per muzika prezentado.

La eventon organizas AERĴ kun apogo de Esperanto Asocio de San-Paŭlo kaj Brazila Esperanto-Ligo.

Informservo
Renkonto de Esperantistoj de la Paraiba Valo (reta)
Tago: 20-a de decembro 2020
Horo: de la 10:00 ĝis la 11:30 (UTC-3)
Zoom-ligilo: https://us02web.zoom.us/j/81419945186
Jutuba ligilo: https://youtu.be/Vr8oJ86Cin0
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉