TORPEDo estas la Tradicia Oktobra Renkontiĝo Pedagogia, kiu celas klerigadon de Esperanto-instruemuloj kaj movadaj fakuloj, peradon de fakaj konoj ne nur pri Esperanto, gramatiko, literaturo, kulturo sed ankaŭ pri movadaj temoj, organizado, varbado, informado, lingvopolitiko, ktp. Krom fakprelegoj ĉi-jare ni havos seminarion pri volontulado, spertinterŝanĝon, trejnadon por delegitoj de kvin partnerorganizaĵoj enkadre de komuna EU-projekto. Jen
detaloj, programo.