Ni uzas la interretan programon ZOOM por kontakti ne nur klubanojn sed ankaŭ akcepti vizitantojn el pluraj landoj, el multaj kontinentoj. En ĉiu mardo inter 18-19h la Esperanto-Centro Herzberg estas atingebla por babilado, informinterŝanĝo, diskutado pri aktualaĵoj kaj pri aliaj elektitaj temoj. Ni prezentas ankaŭ interesaĵojn el nia biblioteko kaj montras diversajn materialojn el nia kolektaĵo. Ĉiuj estas bonvenaj!
Elektita temo por ĉi-semajna diskutado, lernado de novaj vortoj:
Esperanto-plantoj, floroj, ilia historio kaj karakterizaĵoj. Prezentado de Eŭropa Rozario - la plej granda rozokolektaĵo en la mondo. https://us04web.zoom.us/j/5986278052 Meeting-ID: 598 627 8052, pasvorto: ICH6