🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg. Karnavalaj tradicioj en Germanio kaj aliaj landoj
19:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Kial kaj kiel oni festas Karnavalon en Germanio? Similaĵoj kaj malsimilaĵoj en aliaj landoj.

Internacia

Ni prezentos kelkajn landajn, lokajn kutimojn, montros fotojn, filmojn kaj diskutados pri la graveco de konservado, praktikado aŭ malapero de tradicioj. Ni invitas vin partopreni kaj kontribui al la interesa temo, raporti pri propraj spertoj, interŝanĝi ideojn. Diskutante, babilante ni lernu unu de la aliaj. Tio donas bonan eblon ankaŭ por lingva ekzercado, perfektiĝo. 
Bonvenon!
En ĉiu mardo inter 19:00-22:00 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. Bv. atenti, ke depende de la temo kaj la diskutemo de la partoprenantoj la kunveno povas finiĝi pli frue. 
La virtualaj klubkunvenoj realiĝas en kunlaboro kun la regiona plenkreskula edukinstituto (LEB).
La liston de la temoj, prezentadoj en 2023 ni baldaŭ aperigos sur nia hejmpaĝo.
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Horzono: Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
Tempo: marde 19:00-22:00
https://us02web.zoom.us/j/88011804771
Kodo: 18872021
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de

Interesiĝintoj

Administranto